Lajos Ujváry
Lajos Ujváry [lajoŝ ujvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ujváry Lajos estis hungara pentristo, instruisto. Lia filo estis Gábor Ujváry.
Lajos Ujváry | |
---|---|
Lajos Ujváry | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1925 en Kaposvár |
Morto | 22-an de marto 2006 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • instruisto |
Lajos Ujváry [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1925 en Kaposvár, li mortis la 22-an de marto 2006 en Budapeŝto (la fontaj datenoj estas malsamaj!).
Biografio redakti
Lajos Ujváry frekventis katolikajn gimnaziojn en Veszprém (urbo) kaj Dombóvár, poste li estis trudlaboristo en Sovetunio. Fine li akiris diplomon en Reĝa Belarta Akademio en 1951. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Szőnyi kaj Bertalan Pór. Inter 1952 kaj 1985 li instruis en la belarta gimnazio en Budapeŝto, poste li pensiuliĝis. En tiu periodo li pentradis pejzaĝojn kaj kamparanajn vivojn. Li ricevis signifan premion en 2005.
El solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1953, 1960, 1983, 1990, 1999)
- Szekszárd (1962, 1976)
- Dombóvár (1977, 1980, 1988)
- Simontornya (2000)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Budapeŝto (1974, sekpentraĵo)
- Hőgyész (1979, sekpentraĵo en geedziĝa halo)