Lajosné Kisgyörgy
Lajosné Kisgyörgy [lajoŝnE kiŝdjördj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kisgyörgy Lajosné estis hungara sportpafisto, trejnisto. Ŝia origina familia nomo estis Fedor, ŝia edzo estis Lajos Kisgyörgy.
Lajosné Kisgyörgy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fedor Magda |
Naskiĝo | la 14-an de januaro 1914 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Pinkaszentkirály |
Morto | la 8-an de decembro 2017 en Hungario Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Kisgyörgy |
Okupo | |
Okupo | sportpafisto • sporta trejnisto |
Magda Fedor[1] naskiĝis la 14-an de januaro 1914 en Pinkaszentkirály (nuntempa parto de Vasalja), ŝi mortis la 8-an de decembro 2017 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajosné Kisgyörgy lernis en Szombathely. Ŝi edziniĝis en la 1930-aj jaroj, ŝi naskis du gefilojn, ŝi vidviniĝis en 1976. Ŝi ricevis tri premiojn inter 1951-2014.
Sporta kariero redakti
Lajosné Kisgyörgy komence estis tenisisto kaj sketisto, poste ŝia edzo gvidis ŝin al la sportpafistoj. Ŝi estis pafisto unue en Székesfehérvár, poste en ĉefurbaj sportkluboj ĝis sia aĝo 60. Ŝi estis hungara ĉampiono 123-foje (!) en pluraj branĉoj, el ili 68-foje unuope. Ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1949-1977. Foje en mondĉampionumo ŝi estis la dua. Depost sia aktiva sporta kariero ŝi estis trejnisto.