Lake Tapps (Vaŝingtonio)

Lake Tapps (Lago Tapps) estas digefarita lago en Kantono Pierce, Vaŝingtonio, Usono. Ĝin ĉirkaŭas kvar urboj: Auburn, Bonney Lake, Buckley, kaj Sumner. Origine, Lake Tapps estis unu el pluraj malgrandaj lagoj, kiuj unuiĝis en 1911 kiam oni instalis digon kun elektrocentralo ĉe ĝia elfluejo. La rivero, kiu enfluas kaj elfluas la lagon, estas la Blanka rivero.[1]

Lake Tapps kun Monto Rajnera fone

Citaĵoj redakti

  1. Dokumento plana ĉe la retejo de la urbo Auburn. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2012-04-04.

Eksteraj ligiloj redakti