Lakmuso
Kemia strukturo
Lakmuso en polvo
Parmelia sulcata
Lakmusa papero


Lakmuso (de nederlanda lakmoes) estas kunmetita planta farbaĵo, kiun oni uzas tradicie por identigi acidonalkalon. Ĝi ruĝiĝas en acida solvaĵo (pH-valoro pli malgranda ol 4,5), dum ĝi bluas en alkalaj solvaĵoj (pH-valoro pli granda ol 8,3). En la transira pH-sekcio, en preskaŭ neŭtra kemia efiko, ĝi estas lila.

Oni uzas lakmuson kiel akvan solvaĵon aŭ impregnitan al papera strio (lakmusa papero).

Oni produktas ĝin ĉefe en Nederlando el diversaj likenoj (specioj de Rocella, Lecanora kaj Variolaria). Oni uzas ĝin en la elektronika industrio dum garantiaj riparadoj, ĉar ĝi montras, se la aparaton damaĝis akvo.

Oni uzis lakmuson pli frue por teksaĵ-farbado, sed pro la kolorŝanĝiĝo – depende de la kemia efiko – oni ĉesis tiucelan uzon.

Lakmuso (pH indikilo)
pH malsupra ol pH supra ol
4.5 8.3
Kemia indikilo

Vidu ankaŭ redakti