Lakto-malsano estas grava malsano, ofte fatala, pro la engluto de lakto, laktaĵoj aŭ bova/ŝafa viando kun toksino, kiun la besto ricevis pro plantoj, kiuj enhavas tremetonon.[1] Ĝiaj simptomoj estas malforto, anoreksio, vomado, konstipo kaj eventuale muskolaj tremoj. La veneniĝo per tremetono okazas pro la ĥemiaĵo ofta en plantoj de la familio Asteracoj.

Referenco redakti

  1. Bowen, Douglas M. The Synthesis and Pharmacological Action of Tremetone, el J. Med. Chem., 1963, vol. 6, numero 3, paĝoj 315-319, doi 10.1021/jm00339a023