Laktukcentrifugilo

Laktukcentrifugilo estas kuirilo per kiu oni centrifugas malsekan (ĵus lavitan) laktukon. Pro la centrifuga forto kiu ekestas, la akvo estas separata de la laktuko.

Laktukcentrifugilo

La laktukcentrifugilo plejofte konsistas el plasta ujo kun kovrilo kun interne iaspeco de traverŝilo. Sur la kovrilo estas tenilo per kiu oni turnas la traverŝilon, tiel la laktuko estas centrifugata.