Lalitpur (Barato)
Lalitpur, hindie ललितपुर estas urbego kaj municipo en norda Barato, en suda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Lalitpur | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 284403 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 41′ N, 78° 25′ O (mapo)24.69027777777878.418888888889Koordinatoj: 24° 41′ N, 78° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 428 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lalitpur, India [+] | |||
Demografio redakti
Lalitpur havis populacion de 133 305 en 2011 kun legopovo 82%, kiu estas signife pli alta, ola landa mezumo.
Geografio redakti
Lalitpur situas en malalta montaro 428 metrojn super la marnivelo. Ĝansi troviĝas 86, Sagar 100, Guna 110, Ŝivpuri 111, Ĉatarpur 123, Damoh 143, Satna 246, Agra 278, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 351, ĉefurbo Delhio 454, Mumbajo 857, Kolkato 1043 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
La distrikto de Ĝansi estis fondita en la 17-a jarcento. Lalitpur estis ties sidejo inter 1891 kaj 1974.
Ekonomio redakti
Lalitpur estas komerca, kultura, serva kaj manfara centroj de la proksimaj agrikulturaj vilaĝoj. La urbego signife evoluas dank' al la bona trafiko.
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo en Lalitpur estas la hindia, krome vaste konata loke la bundela lingvo.
Religioj redakti
En Lalitpur la loĝantoj estas hinduoj (76%), islamanoj (14%), ĝajnistoj 9%, aliaj malpli ol 1%.
Eduko redakti
En Lalitpur la plej alta edukado okazas en altlernejoj filiigitaj al universitato de Ĝansi aŭ Prajagraĝo.
Trafiko redakti
Al Lalitpur kuras po tri fervojaj linioj kaj ĉefvojoj, krome unu flankovojo. Loke ekzistas flughaveno, supozeble nun ne funkcia. La plej proksima flughavenoj funkcias en Gvalior.
Klimato redakti
En Ĝansi averaĝe pluvas jare ĉirkaŭ 900 mm, plej ofte dum la musona sezono pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 18-33 gradoj.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeoj
Fontoj redakti
- WikiTrans