La laminatado estas fabrikada procezo per plastika deformigo, kiu koncernas deformeblajn materialojn kiel metaloj, papero, nudeloj, vitro aŭ knedebla argilo.

Laminatado: La laminatata materialo suferas maldikiĝon pro premo inter du rotaciantaj cilindroj.
Animacio.

La prilaborata materialo estas laminatata inter du cilindroj de laminatilo por fari el ĝi maldikan folion, ladon, lamenon aŭ stangon.

Pli kompleksaj formoj de "cilindro" permesas doni al stangoj specialajn formojn nomatajn profilaĵoj.