La lamtunaoj estas praberbera tribo en Nordokcidentafriko (Maroko, Alĝerio kaj Maŭritanio) kaj proksimaj parencoj de la hodiaŭaj tuaregoj.

Lamtunaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Ili proklamas por si jemen-araban devenon, kio historie kaj lingvistike ne povis esti pruvita. Ili estis nomadoj kaj migris kun siaj gregoj tra la Saharo inter Maroko kaj Senegalo serĉante verdajn paŝtejojn. En la 7-a jarcento ili muslimiĝis kaj fondis en la 9-a jarcento kun la masufoj kaj ĝodalaoj la Ligon de Sanhaĝo, por atingi la kontrolon pri la karavanitinero. Ili fondis la karavanocentron Audagasto kaj faris ĝin ĉefurbo de sia ligo. Poste kaj post la malfondo de tiu ligo ili kun la almoravidoj en la 11-a jarcento transprenis misiistan taskon kaj disvastigis la islamon en la tuta regiono.

Post la enpenetro de la araboj en la regionon la lemtunaoj estis la lastaj el la iama Ligo de Sanhaĝo, kiuj ankoraŭ rezistis al la arabigo.

Al ilia idaro apartenas la plejparto de la marabutoj en la hodiaŭa Maŭritanio.