Land Rover estas brita aŭtomobila marko. Ĝi ekestis el la serio "Land Rover" de la brita aŭtomobila firmao Rover, kaj poste iĝis memstara kompanio. En 1966 la firmao iĝis parto de la ŝtata grupigo British Leyland de la britaj aŭtomobilaj firmaoj. En 1978 Land Rover iĝis memstara kompanio ene de la konzerno "Jaguar-Rover-Triumph", kaj en 1994 vendiĝis al la germana aŭtomobila konzerno BMW. Ekde la jaro 2000 la kompanio, kune kun Jaguar kaj Volvo, kaj ĝis komence de 2007 ankaŭ Aston Martin, apartenas al la "grupo pri luksaj aŭtoj" (angle premier automotive group) de la usona aŭtomobila konzerno Ford, kiu vendis ĝin en marto 2008 al la barata konzerno Tata Motors.

Land Rover
Land Rover
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco vd
Dum 1978 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Jaguar Land Rover
Jura formo ekde 2000 parto de la usona konzerno Ford, ekde marto 2008 de la barata konzerno Tata Motors
Fondita printempe 1947
Fondintoj British Leyland vd
Sidejo Coventry
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo aŭtomobila industrio
Land Rover
Posedataj kompanioj Land Rover vd
TTT www.landrover.com (plurlingve)
vdr

Krom la kompanio mem, ankaŭ ĝiaj aŭtoj ofte nomatas "Land Rover": Aparte tio validas por la origina serio "Land Rover", sed ankaŭ la modelaj serioj "Land Rover Defender", "Range Rover", " Land Rover Discovery" kaj "Land Rover Freelander".

Historio redakti

Post la Dua Mondmilito la brita registaro urĝe premis la enlandajn kompaniojn produkti pli da varoj por vendado eksterlande, kaj aparte ekprenis la aŭtomobilan industrion: ili produktu favorpreze kaj grandkvante produkteblajn aŭtojn kaj vendu ilin tutmonde. La firmao Rovo ĝis tiam precipe produktis luksajn aŭtomobilojn de alta kvalito kaj prestiĝo - sed tiujn aŭtojn post la milito preskaŭ neniu plu povis permesi al si. La tiama teknika direktoro Maurice Wilks private uzis ĵipon kiun la usona armeo post la milito postlasis en Britio kaj estis konvinkita pri la praktikeco de la ĵipa konstrumaniero: Tial li konvinkis sian kompanion konstrui ĵipan aŭton por uzado aparte fare de kamparanoj, kaj per tiu modelo gvidi la entreprenon el la ekonomia krizo. Prototipo konstruiĝis en printempo 1947 - ĝi ricevis la nomon "Land Rover", "kampara Rover", kaj tiun rapide populariĝintan nomon oni poste tenis. Evoluiĝis stabila kadro el ŝtalo, sur kiu muntiĝis karoserio el aparte dua variaĵo de aluminio - ambaŭ metaloj estas korodimunaj, tre bona karakterizaĵo en la humida vetero de Britio, kaj la longa vivdaŭro de la "Land Rover"-modeloj rapide rimarkiĝis kaj famiĝis. En la aŭtomobila ekspozicio de Amsterdamo en aprilo 1948 la unua seria modelo internacie prezentiĝis. Kvankam la firmaa estraro neniel certis ĉu la modelo estus vendebla, jam en la ekspozicio mem montriĝis granda intereso fare de la publiko kaj la marko iĝis internacia sukceso.

Eksteraj ligiloj redakti