Landa velado (aŭ neakva velado) estas movado de veturilo kun radoj aŭ sketiloj, kiu uzas nur ventoenergion por la antaŭpelado. Ĝin direktas stiranto. Landa velado okazas ofte sur strandoj, vintre sur glacioj.

Landa velado
sporta fako • speco de sporto
sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Stranda velveturilo en Francio

La unua mencio de landa velado okazis en la 1600-aj jaroj. Modernaj landaj velveturiloj estas plej ofte kajakoj sur tri radoj aŭ sketiloj kaj kun velo. La veturilo estas direktebla per movebla antaŭa rado. La radoj estas ofte ŝanĝeblaj al sketiloj tiel vintre povas okazi glacivelado.

Specifa formo estas tiu veturilo, kiu uzas veldrakon anstataŭ simpla velo.

Velveturilo sur la germania insulo Norderney, somero de 1949

Monda rekordo redakti

Mondan rekordon atingis en 1999 la usona Bob Schumacher (piloto) kaj Bob Dill (dizajnisto) per „Iron Duck“ ĉe vento inter 25 kaj 30 knotoj la rapidecon de 175,5 km/h. Tiun rekordon superis la Greenbird en 2009 kun 202,9 km/h.

Velaj veturiloj redakti

Blackbird estas eksperimenta, helic-pelita vela veturilo, konstruita por demonstri la eblon veli rekte kontraŭvente kaj pli rapide ol la vento.