Landlima ŝafhundo

raso de hundoj deveninta el Britio

La landlima ŝafhundo (angle: Border Collie) estas diligenta hundraso de la labor- kaj gardhundoj parenca al la skota ŝafhundo. Ili originis en la landlima regiono inter Anglio kaj Skotlando.

Landlima ŝafhundo
Landlima ŝafhundo
Landlima ŝafhundo
FCI-norma n-ro 297
  • kun laborekzameno
Deveno:

Grandbritio

Postkola alto:
  • virhundo: ideale 53 cm
  • hundino: iomete malpli
Listo de hundorasoj
vdr

Deveno kaj historio redakti

Ĉirkaŭ en jaro 800 p.K. - kelkaj fontoj parolas jam de 650 - la vikingoj, kiuj venis de ilia milito kontraŭ Anglio, prenis gardhundojn hejme. La unua ĝusta difino pri la labormaniero de la landlimaj ŝafhundoj estas notita far John Caius, la kuracisto de Elizabeto la 1-a, en la libro "Treatise on Englische Doggess" de 1508. La unuaj raportoj pri laborantaj gardhundoj estiĝis, post kiam la romioj estis alportintaj gardhundojn Italien.

La rasnomo estiĝis kaŭze de la landlimo inter Anglio kaj Skotlando, kiel en la nomo angla. Ĝi estas uzita depost 1910.

Priskribo redakti

La korpo estas pli longa ol alta, ĉe hundoj laborantoj muskolaj. Multaj koloroj estas permesitaj, ekz. blanknigra (sed pli nigra ol blanka), ruĝa, blua kaj brunaj lokoj.

La okuloj estas brunaj aŭ bluaj.

Enmeto redakti

La landlima ŝafhundo estas unu el la plej interesaj hundoj de la mondo ĉar estas tre inteligenta. Longtempe la landlima ŝafhundo estas trovita kiel gardhundo de ŝafoj en Anglio. Kun la kreskanta plezuro de la viglecsporto, tiu raso populariĝis eŭrope. La problemo estas, ke landlima ŝafhundo ne estas familihundo. Se ili ne havas laboron, ili komencas "gardi" ekz. ludilojn. Se oni ne havas la tempon doni laboron al ili, oni ne aĉetu landliman ŝafhundon. Sed edukistoj provas eduki landlimajn ŝafhundojn kiel inteligentajn, sed sen laborinstinkto. Tiel tiu hundo taŭgus por familioj.

Fama landlima ŝafhundo redakti

La plej fama landlima ŝafhundo, kiu nomiĝas Rico (Riko), loĝas en Germanio. Li famiĝis, ĉar li konis la nomon de 70 ludiloj, kaj povis alporti tiujn, kiujn oni demandas, en la germana sendo "Wetten, dass...?" (esp.: Ni vetu, ke...?). Nun li povas eĉ distingi ĉirkaŭ 250 ludilojn.

Eksteraj ligiloj redakti