Lando de Maud

parto de Antarktio pretendata de Norvegio

La lando de la Reĝino Maud (norvege Dronning Maud Land) estas la oficiala nomo de la parto de Antarkto postulita de Norvegio kiel dependa teritorio ekde la 14-a de januaro 1939. Tiu landpostulo, samkiel ĉiuj aliaj rilate al Antarkto, ne estas universale agnoskata kaj devas konformi al la antarkta traktato. La lando de Maud havas areon de proksimume 2,5 milionoj da km². Ĝi estis nomita laŭ Maud de Kimrio (1869-1938), edzino de la reĝo Haakon la 7-a de Norvegio.

Lando de Maud
dependanta teritorio de Norvegio • aserto de teritorio en Antarktio • pridisputata teritorio
FlagoBlazono
dependanta teritorio de Norvegio • aserto de teritorio en Antarktio • pridisputata teritorio [+]

LandoNorvegio

- koordinatoj72° 30′ 0″ S, 12° 0′ 0″ O (mapo)-72.512Koordinatoj: 72° 30′ 0″ S, 12° 0′ 0″ O (mapo)
Areo2 500 000 km² (250 000 000 ha) [+]


Lando de Maud (Tero)
Lando de Maud (Tero)
Mapo de la lando de Maud

Lando de Maud (Antarkto)
Lando de Maud (Antarkto)
DEC
Lando de Maud
Lando de Maud

Map
Lando de Maud
Vikimedia Komunejo:  Dronning Maud Land [+]
vdr

Marbordo Princino MartaPrincess Martha Coast estas tiu parto de la marbordo de Lando de Maud kuŝanta inter 05° E kaj la finstacio de Glaĉero Stancomb-Wills, ĉe 20° W. La tuta marbordo estas limita per glacikontinentaĵoj al glacioklifoj 20 ĝis 35 m altaj.

Vidu ankaŭ redakti