Lando de houjhnhnmoj

Lando de houjhnhnmoj estas fikcia lando de la libro La vojaĝoj de Gulivero de brita verkisto Jonathan Swift. Laŭ la libro, la lando situas sur insulo ne malproksime de suda parto de Afriko (probable en Hinda Oceano) kaj Gulivero loĝis en ĉi tiu lando en la jaroj 1711-1715.

En tiea naturo estas ŝanĝitaj roloj de ĉevaloj kaj homoj: ĉevaloj estas raciaj estaĵoj, sed homoj estas neraciaj animaloj. Tieaj ĉevaloj estas nomataj houjhnhnmoj, kaj tieaj homoj estas nomataj jahuoj.

Jahuoj estas tre malagrablaj animaloj. Priskribante malvirtoj de jahuoj la aŭtoro mokas respondajn malvirtojn de homoj.

Sed houjhnhnmoj ne havas malvirtojn, estas honestaj kaj saĝaj. Sekve socio de houjhnhnmoj estas tre perfekta. En ĉi tiu socio ne ekzistas konfliktoj.

Aliaj animaloj en ĉi tiu lando estas pleje ordinaraj. Houjhnhnmoj malsovaĝigas iujn de ili: bovojn kaj katojn; probable, ankaŭ azenojn kaj hundojn. Jahuoj ankaŭ estas malsovaĝigitaj kaj plenumas proksimume samo, kiel ĉevaloj en ordinaraj landoj. Estas konata el iuj fragmentoj de la libro, ke en la landa estas sovaĝaj kunikloj kaj birdoj, sed ne ekzistas porkoj. La aŭtoro mencias ankaŭ kelkajn specifajn animalojn de la lando: birdon similan al hirundo, sed pli granda; besteton kun tre tenera lanugo, kies grandeco estas proksimume tia sama, kiel de kuniklo; iun specon de kampa rato.

Plantoj de la lando estas pleje ordinaraj. Tre disvastigita estas aveno. Sed krome estas kelkaj specifaj plantoj de la lando. Ekzemple, arbo, kiu je la aĝo de 40 jaroj komencas ŝanceliĝi kaj falas dum unua ŝtormo (permesante al houjhnhnmoj uzi lignon sen hakado). Krome tie estas planto, kies radiko influas al jahuoj kiel alkoholo (sed ĝi estas malofta). Radiko de alia planto helpas al jahuoj purigi stomakon post tro avida manĝado.

En iuj lokoj de la lando estas specifaj multekoloraj brilaj ŝtonoj, kiujn tre amas jahuoj.

Pli detalaj informoj pri houjhnhnmoj kaj ilia socio estas en artikolo Houjhnhnmoj.
Pli detalaj informoj pri jahuoj estas en artikolo Jahuoj.

Fontoj redakti