Langendorf SO

komunumo de Svislando
- La mallongigo SO en Langendorf SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Langendorf.

Langendorf estas urbo kaj komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 625 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Langendorf
Blazono de Langendorf
Blazono de Langendorf
Blazono de Langendorf
Langendorf
Langendorf
Langendorf
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 605743 / 229992 (mapo)47.2208333333337.5144444444445Koordinatoj: 47° 13′ N, 7° 31′ O; CH1903: 605743 / 229992 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3625
Areo 1,93 km²
Alteco 496 m super marnivelo
Poŝtkodo 4513
Komunumkodo 2550
Mapo de Langendorf
Mapo de Langendorf
Mapo de Langendorf
vdr

Geografio redakti

Langendorf situas rekte nordokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno en kaldrono, kiun trafluas la rojo Wildbach ĉe la suda deklivo de la monto Weissenstein, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Langendorf kaj la kvartalo Rosegg, kiu tamen komplete kunkreskis kun la vilaĝo kaj kun la najbara urbo Soloturno kaj la komunumo Bellach. La plej alta punkto de la komunumo situas en la arbaro Fallerenhölzli sur alteco de 545 m s.m. en nordoriento de la komunumo. La teritoro de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,93 km², de kiuj 11% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 47% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Langendorf limas en nordo al Oberdorf, en oriento al Rüttenen, en sudo al Soloturno, kaj en okcidento al Bellach.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas de sudo al nordo la vojo de Soloturno tra Weissenstein-Pasejo al Gänsbrunnen kaj tute en sudo ĝi tuŝas la kantonan ĉefvojon n-ro 5 de Soloturno al Bielo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Soloturno al Moutier. Krome la komunumo estas konektita per buslinio al la loka transportreto de la urbo Soloturno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Langendorf datiĝas el la jaro 1304 kiel Lengendorf. En Langendorf estis malkovritaj restaĵoj de romia bieno. Ĝis kiam en la jaro 1501 la urbo Soloturno transprenis la jurisdikcion pri Langendorf, tribunalestro estis la Abatejo Sankt-Ursern. Post la Kamparana Milito de 1513 la tribunalo estis translokigita de Langendorf al Oberdorf. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Langendorf apartenis al la Voktejo Fulmenthal.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti