Langenscheidt

germana eldonejo

Langenscheidt (germane ankaŭ: Langenscheidt Verlagsgruppe) estas germana familia entrepreno, kiu eldonas librojn unuavice pri lingvoj. En Germanio kaj kelkaj aliaj landoj ĝi estas la ĉefa eldonejo de vortaroj.

Langenscheidt
corporate group • eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1856 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH & Co. KG
Fondintoj Gustav Langenscheidt vd
Sidejo Berlino
Lando Germanio
Posedataj kompanioj Hexaglot vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ĝiaj radikoj troviĝas en la mezo de la 19-a jarcento. La 1-an de oktobro 1856 Gustav Langenscheidt fondis la antaŭulon de la nuna eldonejo. Ekzemplo por meritanta kunlaboranto estu Heinz Friedrich Wendt.

Langenscheidt kaj Esperanto redakti

Langenscheidt okupiĝis pri Esperanto unuafoje en 1959, kiam aperis en du volumoj la tre etaj poŝvortaroj "Langenscheidts Lilliput-Wörterbuch" Esperanto-Germana (639 p.) kaj Germana-Esperanto (651 p.).

La eldonejo denove okupiĝis pri la lingvo post la germana reunuiĝo, kiam ĝi transprenis la eldonejon Verlag Enzyklopädie Leipzig el Germana Demokratia Respubliko. De tiam ĝi vendis la unuan eldonon de la lingvogvidilo „Konversationsbuch Deutsch-Esperanto“ de Detlev Blanke kaj Till Dahlenburg.

En 1993 ĝi represis la vortaron "Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de Erich-Dieter Krause; du jarojn poste sekvis la represo de la du poŝvortaroj "Taschenwörterbuch Esperanto-Deutsch" kaj "Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto" en unu volumo sub la nomo "Kompaktwörterbuch Esperanto".

Ambaŭ represoj eldoniĝis kun financa subteno de Germana Esperanto-Asocio. Tamen por ŝpari kostojn Langenscheidt ne pretis rekomposti la verkojn, sed modifis nur kelkajn (malmultajn) liniojn en ili. Ambaŭ verkoj elpĉerpiĝis post ĉ. 5 jaroj ĉe la eldonejo kaj post pliaj 5 jaroj ĉe la Libroservo de GEA, kiu transprenis relative grandajn stokojn. Tamen el vidpunkto de Langenscheidt la vendado okazis tro malrapida, tiel ke ĝi – simple rigardante Esperanton el komerca vidpunkto – ĉesis okupiĝi pri Esperanto. Ĝian rolon kiel eldonejo de profesi-nivelaj Esperanto-vortaroj en Germanio transprenis Buske.

Eksteraj ligiloj redakti