Lago Lanier (oficiale Lago Sidney Lanier) estas artefarita lago en la norda parto de la usona ŝtato Georgio. Ĝi estis kreita per la akvoreteno de la Buford-a Akvobaraĵo sur Chattahoochee-rivero en 1956 kaj estas nutrata ankaŭ per la akvoj de Chestatee-rivero. La lago ampleksas 153,8 km² (38.000 akreojn); ĝia bordo longas proksimume 1114 km je la nivelo de "somera pleneco" je 326,4 m super marnivelo. Ĝi estis nomita laŭ poeto Sidney Lanier kaj estis konstruita kaj estas mastrumata de la inĝeniera korpuso de la usona armeo.

Lanier
baraĵlago
Situo Georgio, Usono
Speco de la lago Rezervujo
Ĉefaj fontoj Chattahoochee-rivero, Chestatee-rivero
Ĉefaj elfluoj Chattahoochee-rivero
Landoj de la baseno Usono
Datenoj
Koordinatoj 34° 14′ 14″ N, 83° 56′ 10″ U (mapo)34.237222222222-83.936111111111Koordinatoj: 34° 14′ 14″ N, 83° 56′ 10″ U (mapo)
Lanier (Georgio)
Lanier (Georgio)
DEC
Lanier
Lanier
Map
Lanier
Supermara alteco f1326,4 m (1071,0 ft)
Surfaca areo 38.000 akreoj (153,8 km²)dep1f5
Maksimuma profundo 49 m (160 ft)f10
vdr