Lankola cikonio

La lankola cikonio (Ciconia episcopus) estas granda (80-90 cm), tropika kaj tre disvastigita vadbirdo el familio Cikoniedoj kaj el ties tipa genro cikonioj, Ciconia. La latina scienca nomo por la specio episcopus aludas al episkopoj, nome pro la majestaj sinteno kaj aspekto de la birdo kun tiu blankega kaj kontrasta kolumo kaj irizecaj briloj en la malhela plumaro: la kontrasta nigrablanka plumaro rememoras pri nigrablanka vestaĵaro de pastroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lankola cikonio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Cikonio Ciconia
Specio: C. episcopus
Ciconia episcopus
Boddaert, 1783
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo kaj subspecioj redakti

     
    Lankola cikonio

    Tiu specio okupas la subsaharan Afrikon kaj marbordajn hindioceanajn landojn, tio estas el Barato ĝis fino de Indonezio. Tamen laŭ tiu disvastiĝo, la specio, kiu dekomence separiĝis de Ciconia stormi, disiĝas en tri subspecioj:

    • Ciconia episcopus episcopus. nomiga subspecio, en Barato kaj ĉirkaŭ Hindoĉinio.
    • Ciconia episcopus microscelis en Afriko, ĉefe en Kongo kaj Sudafriko, diferenciĝas de la aliaj subspecioj per pli blanka kapo.
    • Ciconia episcopus neglecta en Indonezio.

    Aspekto redakti

    Temas pri cikonio 85 cm alta. La plej videbla trajto de tiu birdo estas la kolo blanka kaj velura disde la korpo nigra kun irizecaj briloj. La beko estas foirtika, nigreca kaj ruĝa, ĉefe ĉepinte. Estas ankaŭ nigra makulo ĉirkaŭ la okulo ruĝa kaj en la aziaj subspecioj eĉ ĝis la kapo. En la afrika subspecio la blanko atingas la kapon. La korpo estas nigreca sed kun belaj malhelverdecaj kaj violaj briloj bruste kaj dorse. La kruroj estas longaj kaj ruĝaj. La suba ventro blanka. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas iom senkoloraj versioj de plenkreskulo.

    Kutimoj redakti

     
    Fluge en Maharashtra, Barato

    Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en humidejoj kun arboj. La granda nesto el bastonetoj estas konstruita en arbara arbo, kaj tie le ino demetas 2-5 ovoj en tipa ovodemetado. Tiu cikonio estas kutime silenta, sed foje elsendas mutuan bekofrapadon kiam plenkreskuloj kuniĝas ĉe nesto. Tiu afrotropisa kaj orientalisa specio estas larĝaflugila ŝvebobirdo, kiu dependas por moviĝi el termikoj de varma aero por elteni longdistancajn flugojn. Kiel ĉiuj cikonioj, ili flugas havante kolon eletendite.

    Ili manĝas fiŝojn, ranojn, krabojn, reptiliojn, insektojn, ktp. Ili faras tion piedirante lante kaj majeste, kiel aliaj cikonioj. Afrikaj birdoj estas allogataj de arbarincendioj kiuj fortimigas predojn kaptotajn de tiuj cikonioj.

    Ili povas vivi ĝis 30 jaroj. La Lankola cikonio (Ciconia episcopus) estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).


    Bildaro redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Referencoj redakti

    • BirdLife International (2008). Ciconia episcopus. In: IUCN 2008. IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 3 February 2009.
    • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1
    • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6