Lanyon Quoit
La Lanyon Quoit, ankaŭ konata kiel The Giant’s Quoit kaj The Giant’s Table, estas ĉirkaŭ 5500 jaraĝa dolmeno el la neolitiko. Ĝi estas la plej konata quoit en Kornvalo.
Lanyon Quoit | ||
---|---|---|
arkeologia loko • long barrow [+] | ||
Koordinatoj | 50° 8′ 50″ N, 5° 35′ 57″ U (mapo)50.1473-5.59903Koordinatoj: 50° 8′ 50″ N, 5° 35′ 57″ U (mapo) | |
Lanyon Quoit | ||
Vikimedia Komunejo: Lanyon Quoit [+] | ||
Situo redakti
La Lanyon Quoit troviĝas nordokcidente de Penzance inter Madron kaj Morvah. Ĝi situas 3 km malantaŭ Madron en norda direkto 50 m dekstre de la ŝoseo. En la ĉirkaŭo troviĝas pliaj megalitaj instalaĵoj:
Konstrumaniero redakti
La Lanyon quoit konsistas el tri ĉirkaŭ 2,0 m altaj kolonoj, sur kiu kuŝas ĉirkaŭ 13 tunojn peza kovraĵplato. Ĉirkaŭ la rekonstruita ŝtona monumento troviĝas menhiroj.
Historio redakti
1769 William Borlase priskibis kiel unua la konstruaĵon.[1][2] En la jaro 1815 la konstruaĵo disfalis dum ŝtormo kaj 1824 ĝi estis rekonstruita sub gvido de kapitano Giddy de la reĝa mararmeo.
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
Literaturo redakti
- John Barnatt: Prehistoric Cornwall: The ceremonial monuments. Turnstone Press 1982, ISBN 0855001291.
- Ian McNeil Cooke: Standing Stones of the Land's End. Cornwall: Men-an-Tol Studio 1998, ISBN 0951237195.