La Lapona limozo, Limosa lapponica, estas granda vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas relative mallongkrura membro de la genro de limozoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lapona limozo
Limosa lapponica, Finland
Limosa lapponica, Finland

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Limozo Limosa
Specio: Lapona limozo Limosa lapponica
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Flugante

Ili estas mezgrandaj birdoj de inter 30 kaj 40 cm, enverguro de 70-80 cm kaj pezo de 280- 380 la ino kaj de 400-450 la masklo. Plenkreskuloj havas blugrizajn krurojn -ne tiom longajn- kaj tre longan malhelan bekon iome suprenkurvitan kaj rozkoloran ĉepinte. La kolo, brusto kaj ventro estas nestriitaj -nur estas malfacile videblaj striaj blankaj makuletoj- ruĝbrunaj dum somera plumaro kaj grizblankaj vintre. La dorso estas grizmakulita. La vizaĝo montras striojn malhelajn tra okuloj -en hela vizaĝo- kaj ĉe krono. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo estas iomete pli malgranda, pli kolora kaj pli mallongbeka.

Simila specio redakti

La plej parenca specio estas la Nigravosta limozo, Limosa limosa, kiu havas samajn ĝeneralajn trajtojn, inkludite la du sezonajn plumarojn, sed ne havas tiom suprenkurvitan bekon ĉepinte kaj havas ĝin iom pli longan. Ankaŭ ties kruroj estas pli longaj ol tiuj de la Lapona limozo, Limosa lapponica. Krome la ruĝbruna koloro somera okupas en tiu ĉi specio ankaŭ la tutan ventron kie la flankaj strioj estas ne tiom videblaj kaj blankaj anstataŭ nigraj. Dumfluge la vostofino ne estas nigra, sed montras nur kelkajn horizontalajn mallarĝajn striojn kaj flugilo ne montras blankan larĝan strion. Krome la pugo estas blanka kaj akrapinta aldorse. La plej simila specio estas la rara azia Galinaga tringo.

Disvastiĝo redakti

Ties reprodukta medio estas arktaj Skandinavio kaj Azio kaj okcidenta Alasko ĉe malferma tundro.

La Lapona limozo estas birda specio kiu ĝuas protekton kiel migranta eŭrazia akvobirdo (AEWA). Ili estas nur iom pli da 1.000 birdoj. Danĝero estas ĉe vintrejoj -perdo de medioj, kie ili ariĝas tromultnombre- kaj ĉasado dum migraj vojoj.

Migrado redakti

Ili migras poare al marborda okcidenta Eŭropo, Afriko, Suda Azio, Aŭstralio kaj Novzelando. Vagulaj birdoj el Eŭropo kaj Azio eventuale aperas ĉe ambaŭ nordamerikaj marbordoj. Ĝi estas la birda specio kiu konite plej longdistance migras senhalte, ĉar ili flugas 11,000 km el Alasko ĝis Novzelando (BTO News 258: 3, 2005). Vintre ili preferas sablajn kaj kotajn estuarojn kaj proksimaj herbejoj.

El 1976 la biologo Robert E. Gill komencis studi la migradon de tiu specio el Alasko. Li konstatis dekomence ke tiuj birdoj manĝegas vermojn kaj tapesojn antaŭ elflugi kvazaŭ ili flugos dumlonge. La unuaj hipotezoj estas ke ili haltas survoje por ripozi kaj manĝi, sed estis maleble sekvi la flugon de la birdoj por konstati ĝin. Finfine la specio montris ke ili povas flugi la tutan "mondon" senhalte. En 2006 teknologio helpis kaj teamo de fakuloj instalis radioelsendilojn al kelkaj ekzempleroj kaj sekvis ties flugojn. Surprize ili konstatis ke la birdoj flugis rekte suden dum 11,425 km dum naŭ tagoj, tio estas la seninterrompa plej longa flugo ĝis tiam konstatita. Pli precize el 9 birdoj ĉiuj flugis suden, el ili 2 rekte al Novzelando senhalte, nur aliaj 2 iom perdis la vojon okcidenten je nivelo de Novgvineo. Poste aliaj specioj aliĝis al la grupo de longdistancaj flugantoj.[1]

 
Migradaj rutoj de subspecioj de Liponaj limozoj. Reproduktaj regionoj: ruĝa, dumvinraj regionoj: blua.

Kutimoj redakti

Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado ĉe kotejoj aŭ marĉoj. En malalta plantaro ili povas ankaŭ pluki insektojn per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj krustulojn, sed ankaŭ erojn da akvaj plantoj. Ili estas sociaj birdoj, foje kun aliaj vadbirdoj.

Voĉo estas diferencaj “ki-ki”.

Reproduktado redakti

 
Limosa lapponica

Okazas bruemaj parigadaj ceremonioj; for de tiu sezono, ili silentas; la masklo fosas por sugesti nestadon. Ili nestas poare kaj surplanke, kutime ĉe malalta herbaro. La ino demetas 2-4 ovojn helbrunverdajn brunmakulitajn ĉirkaŭ maje. Dum bredado maskloj kantflugas kaj atakas poare eventualajn invadulojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 20 tagoj kaj zorgas la idojn, kiuj elnestiĝas kaj ekmanĝas post horoj kaj ekflugas post unu monato. Ili maturiĝas je sia dua jaro. Ili vivas ĝis 18 jaroj.

Subspecioj redakti

  • L.l. baueri, pli granda, pli da flankaj strioj. Reproduktiĝas oriente de Rusio kaj okcidente de Alasko, kaj vintras oriente de Aŭstralio kaj ĉefe ĉe Novzelando.
  • L.l. menzbieri, iomete pli malgranda, malpli striita. Masklo ŝajnas pli malgranda. Reproduktiĝas norde de Siberio, kaj vintras sudoriente de Ĉinio, en Tajlando, en Indonezio kaj nordokcidente de Aŭstralio.
  • L.l. lapponica reproduktiĝas en Skandinavio kaj nordokcidente de Rusio, kaj vintras nordokcidente de Eŭropo kaj suden ĝis Hispanio kaj Portugalio.


Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Carl Zimmer, "El vuelo más largo: 11.425 kilómetros sin parar", The New York Times en El País, paĝo 6, 10a de junio de 2010.