La granda griza strigolapona strigo (latine strix nebulosa) estas tre granda strigo, tio estas birdospecio, fakte nokta rabobirdo, kiu apartenas al genro strigo, parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la titonedoj, el kiuj plej multaj specioj apartenas al la genro de turstrigoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lapona strigo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Strix
Specio: S. nebulosa
Strix nebulosa
(Forster, 1772)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 

Plenkreskuloj havas grandan, rondoforman kapon kun griza vizaĝo kie rimarkindas kaj la flavaj kaj malgrandaj okuloj kaj samcentraj cirkloj ĉirkaŭ ili ĝis la vizaĝa diskolimo; tiu eco diferencigas ĝin klare disde la simila, sed pli malgranda urala strigo; krome tiu samcentra striado daŭriĝas ĉe la lapona strigo eĉ tra la tuta kapo, krom la radia ĉefa striado, kiun ankaŭ la uralstrigo havas. Estas malhela makulo en mentono tre kontrasta kun hela suba bordo de la vizaĝa disko. La subaj partoj estas helaj kun malhela vertikala striado; la supraj partoj estas grizaj kun helaj strioj. Tiu strigo ne havas oreltufojn kaj havas la plej grandan "vizaĝan diskon" el ĉiu ajn rabobirdo. La kruroj estas kovritaj de plumoj.

Pri longo, la lapona strigo rivalas kun la gufo kaj la blakistona fiŝostrigo kiel la plej granda strigo. Tamen, multe de ties grando estas seniluziiga, pro la tre spongeca plumaro de tiu specio, longa vosto kaj granda malhela kapo kiuj ŝajnigas ĝin pli granda ol aliaj pli grandaj strigoj. La longo povas esti el 61 ĝis 84 cm, mezaveraĝe 72 cm por inoj kaj 68 cm por maskloj. La enverguro povas esti pli da 152 cm, sed mezaveraĝe 142 cm por inoj kaj 140 cm por maskloj. La pezo de plenkreskulo povas varii el 700 ĝis 1800 g, mezaveraĝe 1390 g por inoj kaj 1300 g por maskloj.

Disvastiĝo redakti

Temas pri specio tre disvastigita tra la tuta norda parto de la Norda Hemisfero. Ili reproduktiĝas en Nordameriko el Supra Lago al la marbordo de Pacifiko kaj Alasko, kaj en Eŭropo el orienta Skandinavio tra norda Rusio kaj en Azio tra centra Siberio al Saĥaleno en Pacifiko; ĉiam evitante la plej nordajn terojn je la polusa cirklo. Ili estas konstantaj loĝantoj, sed povas moviĝi suden kaj sudorienten kiam la manĝaĵoj estas malabundaj. Eta loĝantaro, de ĉirkaŭ malpli ol 100 birdoj, loĝas en Sierra Nevada montaro de Kalifornio. Tiu populacio estas la plej suda en la tuta teritorio de la specio.

La reprodukta habitato estas densa arbaro de koniferoj kaj tajgo, proksime de malfermaj areoj, kiel prerioj, marĉoj aŭ torfejoj.

Ekologio redakti

Tiu holarktisa birdo ne konstruas neston, sed plej ofte uzas nestojn antaŭe uzitajn de alia granda birdo, kiel rabobirdoj. Ili povas nestumi ankaŭ en rompitaj arboj aŭ truoj en grandaj arboj. Nestumado okazas el marto al majo kaj pariĝadaj ceremonioj komencas en meza vintro, kiam masklo allogas inon al teritorio per ofero de manĝaĵo: ambaŭ malfermas okulojn por trapasi la eron. La plej ofta ovodemetado estas de 4 ovoj, kiuj mezuras averaĝe 42.7 mm larĝe kaj 53.5 mm longe. La kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagoj, el 28 ĝis 36 tagoj kaj estas farita de la ino, dum la masklo alportas manxgaĵon. Post eloviĝo la ino ekripozas en proksima arbo kaj disŝiras la predojn alportitajn de la masklo en etaj eroj por la idoj. La idoj saltas aŭ falas el la nesto post 3 al 4 semajnoj, kaj ekflugas post 1 aŭ 2 pliaj semajnoj. Plej parto de la idaro restas ĉe la naskiĝloko dum multaj monatoj post elnestiĝo. La gepatroj estas agresemaj por defendi la nestoteritorion; ili povas forpeli eĉ ursojn.

 
Lapona strigo montrante klare la malhelan makulon de la mentono kaj la suba blanka bordo de la vixaĝa disko
 
ovoj de Strix nebulosa lapponica - Muzeo de Tuluzo

La abundo de manĝaĵo en la areo kutime koncernas la nombron de ovoj, kiuj la ino demetas, kio estas plej ofta en strigoj. Se la manxgo malabundas, ili povas forflugi mallongan distancon por trovi pli da predoj. Tamen ili ne estas migrantaj. Ili povas vivi ĝis 40 jarojn en kaptiveco.

Tiuj birdoj atendas, aŭskultas kaj rigardas eventualajn predojn, tiam ili saltoflugas super ĝi; ili povas ankaŭ flugi malalte tra malfermaj areoj serĉe de predo. Ties granda vizaĝa disko fokusigas sonojn, kaj la nesimetria lokigo de ties oreloj helpas ilin lokigi predon. En la nesta teritorio, ili ĉasas ĉefe dumnokte kaj ankaŭ ĉe krepusko kaj mateniĝo, pli malofte eĉ dumtage; alifoje, ili estas aktivaj ĉefe dumnokte. Ili havas eksterordinaran aŭdkapablon, kaj povas kapti predojn movintajn eĉ sub 60 cm de neĝo en serioj de tuneloj. Tiuj strigoj povas enrompi tra neĝotavoloj kiuj povus surhavi la pezon de persono de 180 funtoj. Malkiel la pli variaj agloj kaj gufoj, la lapona strigo manĝas ĉefe etajn rodulojn, kun kampomuso kiel la plej grava manĝofonto. Loke, alternativaj predoj (ĉirkaŭ malpli da 20% de la tuto) inkludas leporojn, talpojn, sorikojn, mustelojn, turdojn, tetraojn, grizajn garolojn, etajn akcipitrojn kaj anasojn. Junuloj de Lapona strigo povas siavice esti predoj de ursoj, musteledoj kaj grandaj akcipitroj, kutime la Komuna akcipitro; dum plenkreskuloj povas esti predoj de gufojlinkoj.

La voĉo de plenkreskuloj estas serio de tre profundaj, ritmaj huu, kiu estas produktita rilate sia teritorio aŭ interagade kun la idaro. Alifoje, plenkreskuloj plej ofte estas silentaj. La idoj povas pepi, krii aŭ fajfi.

La kolekto de ligno el la habitato de la Lapona strigo estas eble la plej danĝera minaco al tiu ĉi specio. Intensa lignokultivo kutime malpliigas la mortintajn granddiametrajn arbojn uzitajn por nestumado, difektas arbojn uzitajn de junuloj por ripozado antaŭ ili povas ekflugi kaj la branĉaron kiu kovras kaj protektas ilin. Se oni ne lasas riozejojn ĉe maldensejoj, la Lapona strigo ne povas taŭge gvati kaj ĉasi en tiuj. Kvankam artefaritaj strukturoj (faritaj specife por uzo de tiu specio) estas uzataj de tiuj strigoj, la specio estas ne tiom komuna en protektita areo. Paŝtado de grego en herbejoj afektas ankaŭ malfavore tiun laponan strigon, ĉar malpliigas la habitaton de la predoj preferataj de la strigoj.

Ĉe homoj redakti

  • Tiu estas la oficiala birdo de la kanada provinco de Manitobo.
  • En la serio de porinfanaj libroj de Harry Potter, la strigo de la familio Weasley, nome Errol, estas lapona strigo.
  • En la serio de libroj Guardians of Ga'Hoole Twilight kaj aliaj strigoj estas laponaj strigoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti