La Larĝabeka ĉetio (Tickellia hodgsoni) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkluditaj en la Silviedoj, kaj nun apartenas al la monotipa genro Tickellia, tio estas, ĝi estas sia ununura specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Larĝabeka ĉetio
Larĝabeka ĉetio
Larĝabeka ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Tickellia
Specio: T. hodgsoni'
Tickellia hodgsoni
(Moore, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri bela birdo kun olivecgrizaj supraj partoj kaj tre rimarkinda brunoranĝa krono. La vizaĝo kaj brusto estas grizaj kun nigreca traokula strio, pli hela superokula strio kaj pli rimarkinda malgranda blanka strieto subokula. La brusto nuanciĝas al flava koloro en suba brusto kaj la ventro estas tre flava. La nomo de la specio rimarkigas pri la longa beko tre akrapinta kaj taŭga por serĉi insektojn.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.

Referencoj redakti