Por samtitola artikolo vidu la paĝon Largo Winch (filmo).

Largo Winch [largo Ŭinĉ] estas rolulo inventita de la belga verkisto Jean van Hamme.

Largo Winch
bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean Van Hamme, Philippe Francq, Éric Giacometti
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldonejo Dupuis
Ĝenro aventura fikcio
Loko de rakonto Nov-Jorko
vdr
Largo Winch en la komikso ...Kaj morti

Li unue aperis en ses libroj entute de 1977 ĝis 1984 (Mercure de France eldono) skribitaj de Van Hamme.

Kaj en 1990, Van Hamme decidis asociiĝi kun Philippe Francq, fama desegnisto, por krei bildlibrojn baze de siaj propraj verkoj. La populara skemo faris (kaj ankoraŭ faras) tre grandan sukceson en Francio kaj Nederlando kaj estas nun kun XIII (alia kreaĵo de Van Hamme), la plej vendata realisma bildstrio en Francio, tiagrade ke ankaŭ naskiĝis televida serio, videoludoj, tabulludoj kaj filmo aperinta en decembro 2008 en Francio. Kunigante egan realismon pri financaj kombinoj (Van Hamme demandis informojn al amiko lia, eksa negocisto en Nov-Jorko) kaj trepidajn aventurojn sur la tuttero, Van Hamme sukcesis fari rimarkeblan bildlibron. Ĝi unue aperas en la franca, kaj estas poste tradukita al diversaj eŭropaj lingvoj (inklude la nederlanda, pola, serba, angla, germana lingvoj...)

Enkonduka teksto redakti

Sen familio nek ligiloj, kontestema, vojaĝema, vagirema, ikonrompema kaj kverelegema, li retroviĝas je dudek-ses jaroj estri entreprenon sidanta sur dek miliardoj da dolaroj. Malkovru Largo Winch, la miliardulo surmetante bluĝinzojn kaj buku viajn zonojn!

Komenco redakti

Nerio Winch, la plej riĉa negocisto tutmonde, estro de la Grupo W, konstruis sian imperion per la plej aĉaj rimedoj : perfido, ĉantaĝo, subaĉeto, li ĉion faris. Sed nun ke li amasigis dolarojn en grandegaj kvantoj kaj havas gigantan influon sur Wall Street, grava problemo sin prezentas. Li estas sterila kaj konsekvence li tre timas ke sia imperio disiĝu post sia morto. Tiam lin trafas la ideo filigi iun foran parencon nomata Largo Winczlav [largo ŭinkzlaf] kiu estas en montenegra orfejo. Li decidas eduki lin por fari financspertulon el li.

Du jardekoj poste, la 26-jara viro Largo lernas la morton de sia krompatro, falita de lia nubskrapulo en Nov-Jorko. Konsekvence, li heredas firmaon estimatan je 10 miliardoj da dolaroj. La afero ekaperas kiam Largo estas en Turkio kun sia amiko Simon Ovronnaz en malliberejo pro narkokrimo kiun li ne kulpas...

Bildlibroj redakti

Tiuj ĉi bildlibroj estas eldonataj de Dupuis, en la teko Repérages. Ĉiuj verkoj organizas en diptiko (ekzemple H kaj Dutch Connection), ĉiu komponaĵo de du verkoj legendaj laŭ loteca ordo malgraŭ kelkaj referencoj al antaŭaj verkoj.

Filmo redakti

La 17-a de decembro 2008 aperis en Francio filmo Largo Winch kies rakonto inspiriĝas de la kvar unuaj epizodoj de la bildlibra sagao. Reĝisoro: Jérôme Salle. Aktoroj: Tomer Sisley (Largo Winch); Bojana Panić (Melina); Kristin Scott Thomas (Ann Fergusson); Miki Manojlovic (Nerio Winch), Mélanie Thierry (Léa)...

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti