Laringo

organo en gorgo

Laringo estas la voĉdona organo de la vertebruloj, kiu troviĝas plej ofte ĉe la enirejo al la traĥeo. Ĝi estas fermebla al faringo per epigloto (epiglottis). Skeleto de vertebrula laringo konsistas el neparaj ringaj, tireoidaj kaj epiglotaj kartilagoj kaj la paraj aritenoidaj kartilagoj. La unuopajn kartilagojn interligas la ligamentoj (ligamentum) kaj la kartilagojn movas komplika laringa muskolaro, kio ebligas la mallarĝigon aŭ larĝigon de la gloto (glottis).

Laringo
Anterolatera vido al laringo
Endoskopa vido al laringo
Endoskopa vido al laringo
Endoskopa vido al laringo
anatomical cluster type • klaso de anatomia unuo
latine larynx
vdr

Oni dividas la laringon je 3 partoj, ĉe kies meza parto enetendiĝas du paraj faldaĵoj la t.n. poŝfaldaĵoj (supre) kaj voĉaj faldaĵoj (sube). La libera rando de la voĉaj faldaĵoj nomatas voĉkordoj. La larĝiĝoj de la meza parto funkcias kiel voĉ-fortigiloj ekz. ĉe la orangutano.

La ringaj kaj aritenoidaj kartilagoj jam troviĝas ĉe la ranoj, la tireoido aperas nur ĉe la vertebruloj. Ĉe la birdoj, la laringo estas rudimenta, anstataŭ tiu evoluis forte la sirinkso (syrinx) kiel voĉorgano.

Eksteraj ligiloj redakti