Lars Bender

german futbalisto (1989–)

Lars Bender estas germana futbalisto. Li naskiĝis la  27-an de aprilo 1989(nun 1989-04-27) en Rosenheim, do nun estas 34-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Bayer 04 Leverkusen - antaŭe li inter 2006 kaj 2009 estis profesia futbalisto de la klubo TSV 1860 München. Krome Lars Bender ekde la jaro 2011 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.

Lars Bender
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1989 (1989-04-27) (34-jaraĝa)
en Rosenheim
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Sven Bender
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo https://larsvenbender.de/en/lars-113.html
vdr
Lars Bender