Lastarria

monto en Argentino

Lastarria estas vulkano kiu kuŝas sur la landlimo inter Ĉilio kaj Argentino. Ĝi estas parto de Centra Vulkana Zono, unu el la kvar segmentoj de la vulkana arko de Andoj. Kelkaj vulkanoj estas situaj en tiu ĉeno de vulkanoj, kiu estas formata pere de subdukcio de la Plato Nazca sub la Sudamerika plato.

Lastarria
montovulkano
supermara alteco

5 697 m

Geografia situo 25° 10′ S, 68° 30′ U (mapo)-25.166666666667-68.5Koordinatoj: 25° 10′ S, 68° 30′ U (mapo) f4
Lastarria (Argentino)
Lastarria (Argentino)
DEC
Lastarria
Lastarria
Situo de Lastarria
Lastarria (Ĉilio)
Lastarria (Ĉilio)
DEC
Lastarria
Lastarria
Situo de Lastarria
Map
Lastarria
vdr

Lastarria estis formita de du vulkanaj konstruaĵoj kaj unu akcesora lafoflua kampo. Ne estis registrita erupcia aktiveco, sed la vulkano montras fortan fumarolan aktivecon. Ĝi estis konstruita sur la pinto de pli malnovaj vulkanaj rokoj kaj montras kaj andeziton kaj daciton.

Lastarria produktis grandan kuŝejon el terglitoj same kiel el fluejoj de fandita sulfuro. Oni konstatis iompostioman plialtiĝo de la tereno ĉirkaŭ Lastarria kaj pli sude.

Tiu vulkano ricevas sian nomon honore al José Victorino Lastarria (1817-1888), ĉilia politikisto kaj revoluciulo.

Eksteraj ligiloj redakti