Lastovce, hungare Lasztóc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Lastovce situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Lastovce situas sur montetaro, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Michaľany-Trebišov. La lasta urbo troviĝas 18 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1266 en formo "Laztouch". En 1831 la loĝantoj partoprenis en ribelo ĥolero. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 loĝis en Lasztóc 792 da homoj, (402 slovakoj, 388 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Lasztóc apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Lastovce 1018 da homoj, (616 slovakoj, 384 ciganoj, 5 hungaroj, 2 ĉeĥoj, 1 ukraino).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Lasztóc naskiĝis kaj mortis hungara poeto kaj politikisto Miklós Szemere.

Eksteraj ligiloj redakti