Latina Patriarkato de Jerusalemo

La Latina Patriarko de Jerusalemo estas titolo de la latina episkopo de Jerusalemo, kiu havas jurisdikcion sur la fidelularo latina katolika en Israelo kaj en Palestino, Kipro kaj Jordanio, sed ne sur katolikoj de la orientaj katolikaj eklezioj. La melĥitoj kaj la maronitoj establis plurajn eparĥiojn en tiuj regionoj.

Latina Patriarkato de Jerusalemo
Episkoplando
La ĉefenirejo de la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo
La ĉefenirejo de la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo
La ĉefenirejo de la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo
Blazono
patriarko de Roma Katolika Eklezio [+]

LandojIsraelo, Palestino, Kipro, Jordanio

- koordinatoj32° N, 35° O (mapo)31.7777835.22709Koordinatoj: 32° N, 35° O (mapo) [+]

Loĝantaro5 935 350 [+] (1970)

Latina Patriarkato de Jerusalemo (Israelo)
Latina Patriarkato de Jerusalemo (Israelo)
DEC
Latina Patriarkato de Jerusalemo
Latina Patriarkato de Jerusalemo

Vikimedia Komunejo:  Latin Patriarchate of Jerusalem [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Baziliko Sankta Laŭrenco Ekstermura, sidejo de la Latina Patriarko de Jerusalemo en Romo de 1374 al 1847.

La titolo de Latina Patriarko de Jerusalemo estas la plej antikva (1099) ekzistanta. Ĝi estas nur simbola kaj ne signifas esti estro de proprajura eklezio kiel estas la patriarkoj de iuj orientaj katolikaj eklezioj. Analogajn patriarkajn titolojn havas la episkopoj de Venecio, Lisbono kaj Goao.