La latva kuirarto tipe konsistas el agrikulturaj produktaĵoj kun viandaĵoj en plejparto de la pladoj. Ĉar Latvio situas borde de la Balta Maro, ankaŭ fiŝaj pladoj ofte serviĝas.

tipe latva plado el malvarma barĉo, pote kuirita blanka brasiko, porkaĵo, vinagre marinita kukumeto, acidigita lakto (kefiro) kaj iom da kvaso

La latva kuirarto influiĝis pere de la najbaraj landoj. La kutimaj enhavaĵoj de tipaj latvaj pladoj troveblas loke, kiel terpomoj, tritiko, sekalo, blanka brasiko, cepoj, ovoj kaj porkaĵo. Kutime la latvaj manĝaĵoj estas relative grasaj, kaj uzas spicojn en kompare modesta kvanto. Tipa ekzemplo estas boligitaj grizaj pizoj kun pecoj da fumaĵita ŝinko.

Laktoproduktoj havas firman lokon en la loka kuirarto. Tradicia latva fromaĝo estas Ķimeņu siers (karvia fromaĝo); ĝi tradicie serviĝas dum la celebro de la somermeza Jāņi-festo la 23-an kaj 24-an de junio. Aliaj tipaj pladoj estas barĉo (varma supo el ruĝa beto, malvarma barĉo (latve Aukstā zupa) same el ruĝa beto, sed kun alia recepto, kaj acida brasiko. Ekzistas ankaŭ latva versio de la sveda bufeda pladaro smorgasbord, kiu latve nomatas Aukstais galds. Plua tipa plado estas viandofarĉitaj panrulaĵoj, nomataj pīrāgi, kiuj ekzistas en larĝa vario, kaj krome inter la latvaj specialaĵoj interalie menciindas vinagre marinitaj fungoj.

Pro la multjarcenta proksima kunvivado, la latvoj dividas multajn tipajn pladojn kaj trinkaĵojn kun la litovoj, poloj, baltiaj germanlingvanoj kaj aŝkenazaj judoj.

Popularaj trinkaĵoj estas biero, vodko, kaj "balzama" likvoro.

Eksteraj ligiloj redakti