Latva lato

antaŭa mono de Latvio

La latva lato (latve 1 lats = 100 santimi) estis la valuto de Latvio ekde la 20-a de julio 1992[1] kaj ĝis la 31-a de decembro 2013, kiam ĝi estis anstataŭita de la eŭro. En la latva lingvo la ĝustaj gramatikaj formoj estas unu latssantīms (singularo), du ĝis naŭ latisantīmi (pluralo), dek aŭ pli da latusantīmu (pluralo genitivo). La valuton produktigas kaj cirkuligas la ŝtata Banko de Latvio.

Lats
eksvaluto
Ŝtato: Latvio
Subdivido: 100 centimoj (santīmu)
Kodo laŭ ISO 4217: LVL
Mallongigo: Ls
Ŝanĝokurzo 1 Eŭro = 0,702804 LVL

(2014-01-01)

vdr

Historio redakti

La lato aktuale enkondukiĝis kiel ŝtata valuto dum oktobro 1993. Samnoma valuto tamen jam ekzistis dum la epoko de la unua demokratia latva respubliko, inter la unua kaj dua mondmilitoj.

Ĝian valutan stabilecon garantias ŝtataj deponoj de oro kaj aliaj valutoj, kaj ŝtataj investoj en aliajn valutojn.

Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II redakti

Latvio la 1-an de majo 2004 iĝis membroŝtato de Eŭropa Unio. Ekde la 1-a de januaro 2005 la lato - prepare al la estonta enkonduko de la komuna eŭropa valuto Eŭro en Latvio - estas ligita al la Eŭro kun kurzo, kiu rajtas maksimume ŝanĝiĝi je 1 procento. Antaŭe la latva valuto estis ligita al internacia valuta fondaĵo, kiu dependis ĉefe de la usona dolaro, do la kurzo inter la lato kaj la Eŭro, respektive ties antaŭaj naciaj eŭropaj valutoj, povis relative forte ŝanĝiĝi.

La 29-an de aprilo 2005 la latva valuto kune kun la valutoj de la insulaj ŝtatoj Malto kaj Kipro aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II. Antaŭvideblas la transiro de la latva lato al la komuna eŭropa valuto dum la venontaj jaroj, kvankam la dato ankoraŭ ne ekzakte fiksiĝis: la registaro de Latvio alcelis la jaron 2012, sed tiom rapide la ŝanĝo ne okazis. La 5-an de junio 2013 la Eŭropa Komisiono formale konsilis oficialigi la Eŭron en Latvio ekde la 1-a de januaro 2014, kaj la 9-an de julio 2013 la konsilio de financaj ministroj de la ŝtatoj de Eŭropa Unio akceptis tiun konsilon. Per tio Latvio iĝis la 18-a lando de la Eŭrozono. La kurzo lato-eŭro estis fiksita je 0,702804 latoj = 1 Eŭro[2].

Kaj la ŝtata sendependeco kaj la reakiro de propra valuto, por la latva socio, kies lingva kaj kultura disvolviĝo estis limigita kaj dum multaj jarcentoj antaŭ la unua mondmilito, kaj post 1945 dum la deviga aligo de la lando al Sovetunio, havas altan simbolan valoron - simile kiel en la najbaraj landoj Litovio kaj Estonio. Tial multaj latvoj el emocia vidpunkto bedaŭras la reperdon de la "propra" valuto.

Moneroj kaj monbiletoj redakti

Moneroj ekzistis en valoro de 1, 2, 5, 10, 20, 50 centimoj kaj 1 plus 2 latoj. Monbiletoj havis valorojn de 5, 10, 20, 50, 100 kaj 500 latoj.

moneroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/01, paĝo 15: Litovio forlasas sovetiajn rublojn verkita de Laimius Stražnickas.
  2. Latus ar eiro aizstās pēc līdzšinējā kursa (latve). Alirita 2013-07-07.

Eksteraj ligiloj redakti