Latvia Popola Konsilio

La Latvia Popola Konsilio (latve Latvijas Tautas padome) estis la politika organizaĵo, kiu en novembro 1918 deklaris la sendependiĝon de la ŝtato Latvio kaj funkciis kiel provizora parlamento, ĝis kiam konsilio pri kreo de ŝtata konstitucio povis esti elektata.

La organizaĵo Tautas padome kreiĝis la 17-an de novembro 1918 per la fandiĝo de la kunvenoj de du latviaj organizaĵoj, la Latvia Provizora Nacia Konsilio (Latvijas Pagaidu Nacionalā padomeLPNP) kaj la Bloko de Demokratoj (Demokrātiskais bloks). Origine la kunveno Tautas padome havis 40 membrojn, kiuj reprezentis ĉiujn pli grandajn politikajn partiojn de Latvio escepte de tiuj ekstreme dekstraj kaj ekstreme maldekstraj. Pli poste la kunveno ampleksiĝis ĝis 245 reprezentantoj.

La 18-an de novembro 1918 la Popola Konsilio deklaris Latvion sendependa respublika ŝtato. Jānis Čakste iĝis prezidanto de la konsilio kaj Kārlis Ulmanis unua ĉefministro de la lando. La organizaĵo Tautas padome ĝis la 1-a de majo 1920 funkciis kiel provizora parlamento: tiam elektiĝis la membroj de la Konstitucion-krea Konsilio (latve Satversmes sapulce).

Eksteraj ligiloj redakti