Lauburu [laŭburu] estas ronda hokkruco, uzata kiel ornamaĵo en Eŭskio de antikvo, kaj de eŭska naciismo kiel simbolo.

Ŝajne, ĝi estas simbolo de Suno aŭ fajro. Probable eŭskoj ricevis ĝin el keltoj, ĉar ĝi estas komuna al hindeŭropanoj.

Antaŭ 1936, la rekta hokkruco svastiko estis same uzata kiel lauburu, sed soldatoj de EAJ-PNV en Hispana Enlanda Milito vidis, ke svastiko estis uzata ankaŭ de germanaj nazioj en la flanko de Francisco Franco. Unu el la pli signifaj agoj de la germanaj volontuloj estis la aviadobombado de simbola eŭska urbo Gernika fare de skadro Legio Condor. De tiam, svastiko estas tabua, kiel en cetera Eŭropo.

La eŭskaj vortoj lau buru signifas "kvar kapoj", sed tio ŝajnas popola etimologio. Aliaj supozas, ke ĝi venas el latina labarum, "labaro".

Nuntempe, eŭskoj ofte portas oran aŭ arĝentan lauburu ĉe koliero aŭ orellobo. Ĝi ankaŭ aperas anstataŭ kristana kruco sur tomboj (kiel ĉe antaŭkristanaj tomboj) kaj forpasanoncoj de nereligiemaj eŭskaj naciistoj. En kelkaj landoj kie elmigris eŭskoj, lauburu aperas eĉ inter neeŭskoj kiel dekoracia temo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti