Laupen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Laupen BE (stacidomo).

Laupen (prononcu laŭpn, ne plu uzata franca nomo Loyes) estas historia urbeto kaj komunumo kaj en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis ĉefloko de la samnoma distrikto. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 2779 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Laupen
Blazono de Laupen
Blazono de Laupen
Blazono de Laupen
Kastelo Laupen
Kastelo Laupen
Kastelo Laupen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 54′ 0″ N 7° 14′ 0″ O / 46.90000 °N, 7.23333 °O / 46.90000; 7.23333 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 0″ N 7° 14′ 0″ O / 46.90000 °N, 7.23333 °O / 46.90000; 7.23333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2779
Areo 4,12 km²
Alteco 489 m super marnivelo
Poŝtkodo 3177
Komunumkodo 0667
Mapo de Laupen
Mapo de Laupen
Mapo de Laupen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Laupen situas ĉe la alfluejo de la rivero Sense al Sarino en monteta regiono de la Svisa Mezlando.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,12 km², de kiuj 29,9% estas kovritaj de arbaro, 38,6% servas por agrikulturo kaj 25,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Laupen limas en nordo al Ferenbalm, en oriento al Mühleberg kaj Neuenegg, en sudo al Bösingen (FR), kaj en okcidento al Kriechenwil kaj Gurmels (FR).

Trafiko redakti

En la urbeto Laupen troviĝas la finhaltejo de la regiona trajnlinio S2 de Langnau en Emme-Valo tra Worb, Berno kaj Neuenegg al Laufen. La veturdaŭro al Berno dauras 30 minutojn.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas sudoriente en distanco de 5 kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Laupen datiĝas el la jaro 1132 kiel Loupa.

En la jaro 1264 la reĝo Rudolfo la 1-a de Habsburgo konkeris la lokon, kaj li koncedis al ĝi en la jaro 1275 urborajton laŭ la ekzemplo de la urbo Berno.

La libera regna urbo Laupen alianciĝis en la jaro 1301 kun la urbo Berno. El la partnero pro la pandigo al Berno en la jaro 1324 tamen iom post iom fariĝis berna servuto. Laupen nur fariĝis sidejo de berna vokto.

Ek de 1803 Laupen estas ĉefloko de la ĉefdistrikto kaj ek de 1831 de la distrikto Laupen.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti