Laura Pausini

Laura PAUSINI (naskiĝis la  16-an de majo 1974(nun 1974-05-16) en Solarolo (Raveno, Italio)) estas itala kantistino.

Laura Pausini
Laura Pausini 19 - Bercy - Aprilo 2012
Laura Pausini 19 - Bercy - Aprilo 2012
Bazaj informoj
Naskiĝo 16-an de majo 1974 (1974-05-16) (49-jaraĝa)
en Faenza
Ĝenroj Latina popmuziko, soft-rokmuziko, Popmuziko
Profesio kantistino
Instrumentoj voĉa muziko
Aktivaj jaroj 1993 – nuntempo
Eldoninto Warner Music Group, Atlantic
Retejo www.laurapausini.com
Persona informo
Lingvoj italahispanaangla
Ŝtataneco Italio
Subskribo Laura Pausini
Familio
Patro Fabrizio Pausini
Okupo
Okupo kantaŭtoromuzikproduktisto
TTT
Retejo https://laurapausini.com
vdr

Ŝi estas konata pro la baladoj pri amo sed ŝi kantis ankaŭ pri la malriĉeco, mizero, milito, rasismo kaj aliaj sociaj aferoj. Konata ne nur en Italio sed ankaŭ en multaj eŭropaj landoj, Usono kaj Latinameriko. Ŝi kantis/as en la itala, hispana, portugala, angla kaj ĵuse en la franca, kun Hélène Ségara kaj Johnny Hallyday, version de ŝia kanzono "Io canto" - Je chante - (Mi kantas).

Biografio redakti

Laura Pausini naskiĝis la 16-an de majo 1974 en Solarolo, provinco Raveno, Italio, kie ŝi kreskis. Laura rakontas ke kiam ŝia patrino, Gianna, estis graveda de ŝi, ŝia patro Fabrizio kutime aŭskultigis muzikon al ŝi ĉar li arde deziris ke ŝi iĝu kantisto kiel ankaŭ li estas.

La patro de Laura estas muzikisto kaj kantisto, ŝia patrino estas infana instruistino kaj Silvia, ŝia fratino, du jarojn malpli aĝa ol ŝi, estas konsiderata de ŝi kiel la persono plej grava en ŝia vivo.

Kiam Laura 8-jariĝis ŝia patro demandis al ŝi kion ŝi volas kiel donacaĵon kaj ŝi respondis: "Mi volas kanti kun vi". Dum tiu tempo Fabrizio estis la plej grava kaj sola instruisto ĉar ŝi neniam ĉeestis lecionojn pri kantado.

We are the World (Ni estas la mondo) estis la unua kanzono kiun ŝi kantis. Tial ĝi estas tre speciala por ŝi. Ŝia patro tradukis ĝin en la italan ĉar Laura estis malgranda kaj ne komprenis la lingvon.

En la aĝo de 12 jaroj, Laura kantis unuafoje sola ĉe restoracio enBolonjo kaj je tiu ĉi aĝo mem, surbendigis sian unuan diskon kun la helpo de sia patro. En tiu ĉi aĝo Laura komponis sian unuan kanzonon "Lasciarmi dormire" (Lasi min dormi)

Dum la adoleskanteco Laura daŭre kantis kaj ludis kun la patro sed en 1991 li listigis ŝin en la konkurso Castrocaro. Laura timis partopreni sed tion ŝi faris kaj kvankam en tiu okazo ŝi ne sukcesis, ŝi konis Marco Maratti-n kaj Angelo Vasiglio-n kaj surbendigis kun ili "La soletà" (La soleco).

En 1993, Laŭra Paŭsini konkursis en la Festivalo de San-Remo, Italio kie ŝi gajnis la unuan premion per 7 464 voĉdonoj; de tiam ŝi estis konata en la tuta Italio.

En 1994 ŝi lanĉis sian unuan diskon en la hispana lingvo konsistantan el hispanigita kompilaĵo de italaj kanzonoj de ŝiaj du antaŭaj KD-oj. Tiu ĉi disko disfamigis ŝin en la hispanlingvaj landoj kaj nur en Hispanio ŝi vendis pli ol unu miliono da diskoj.

En 1996 Laura Pausini vendis 350 000 diskojn. Post la diskoj de grandaj sukcesoj de la jaro 2001 ŝi intencis triumfi en la usona merkato per la anglalingva albumo "From the Inside", sed ĝi ne havis la sukceson atenditan de la publiko.

Dum 15 jaroj de ŝia artista kariero Laura Pausini vendis pli ol 40 milionoj da diskoj kaj gajnis pli ol 180 platinaj diskoj, multaj el oro kaj unu el diamanto.

En 2005 ŝi gajnis la premion Grammy, Grammy Latino en la kategorio: Plej Bona Albumo per sia albumo "Escucha" (Aŭskultu).

En oktobro 2006 aperis la unuopaĵo "Yo canto" (Mi kantas), versio de la kanzono de Ricardo Cocciante de 1979. La nova kompakta disko enhavas kanzonojn kiel "Estrella gemela" (Ĝemela stelo) de Eros Ramazzotti; "No me lo puedo explicar" (Mi ne povas ekspliki tion) de Tiziano Ferro kaj aliaj kiel "Mi libre canción" (Mia libera kanzono) de Lucio Battisti, kunkantata kun la kolombia kantisto Juanes.

La 2an de junio 2007 ŝi iĝis la unua virino kiu kantis en itala futbalstadiono. San Siro (Milano) estas la elektita ejo por ŝia prezentado kien iris pli ol 70 000 personoj.

Diskografio redakti

Albumoj redakti

Jaro Album-Titolo Lando
1993 Laura Pausini   Italio
1994 Laura   Italio
1996 Le cose che vivi   Italio
1998 La mia risposta   Italio
2000 Tra te e il mare   Italio
2001 The Best of Laura Pausini - E ritorno da te   Italio
2003 From the inside   Italio
2004 Resta in ascolto   Italio
2005 Live in Paris 05   Italio
2006 Io canto   Italio
2007 San Siro 2007   Italio
2008 Primavera in anticipo   Italio
2009 LauraLive   Italio
2011 Inedito   Italio
2013 20 – The Greatest Hits   Italio

Tradukitaj albumoj por eksterlando redakti

Jaro Album-titolo Lando
1994 Laura Pausini   Hispanio,   Francio
1995 Laura Pausini   Britio
1996 Las cosas que vives   Hispanio,   Brazilo
1998 Mi respuesta   Hispanio
2000 Entre tú y mil mares   Hispanio
2001 Lo mejor de Laura Pausini - Volveré junto a ti / The Best of Laura Pausini - E ritorno da te   Hispanio,   Brazilo
2002 From the inside   Usono,   Aŭstralio,   Japanio
2004 Escucha   Hispanio
2006 Yo canto / Io canto   Hispanio,   Francio
2008 Primavera anticipada / Primavera in anticipo   Hispanio,   Brazilo
2009 LauraLive   Hispanio
2011 Inédito   Hispanio
2013 20 – The Greatest Hits   Hispanio

Eksteraj ligiloj redakti