Laurel kaj Hardy estis populara, usona duopo da komediaj aktoroj. Ĝi konsistis el la maldika brita denaskulo Stan Laurel (1890-1965) kaj el la dika, usona Oliver Hardy (1892-1957). Ili famiĝis dum la unua duono de la 20-a jarcento pro iliaj aperoj en variaj filmoj. Ili ankaŭ aperis en teatrejoj tra Ameriko kaj Eŭropo.

Statuoj de Laurel kaj Hardy en Ulverston en county Cumbria en Unuiĝinta reĝlando
Laurel kaj Hardy en ties unua filmo (1921).
Laurel kaj Hardy

La du komediistoj unue kunlaboris en 1921 por la filmo The Lucky Dog. Laurel kaj Hardy oficiale fariĝis teamo en 1927, kaj rapide fariĝis la plej sukcesaj filmsteloj de Hal Roach. Inter iliaj plej popularaj filmoj estis Sons of the Desert (1933), Way Out West (1937), kaj Block-Heads (1938).