Lax VS

komunumo de Svislando
- La mallongigo VS en Lax VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lax.

Lax estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 298 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Lax
Blazono de Lax
Blazono de Lax
Blazono de Lax
Lax
Lax
Lax
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46° 23′ 17″ N 8° 7′ 5″ O / 46.38806 °N, 8.11806 °O / 46.38806; 8.11806 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 17″ N 8° 7′ 5″ O / 46.38806 °N, 8.11806 °O / 46.38806; 8.11806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 298
Areo 5,02 km²
Alteco 1039 m super marnivelo
Poŝtkodo 3994
Komunumkodo 6061
Mapo de Lax
Mapo de Lax
Situa mapo de Lax
vdr

Geografio redakti

La komunumo Lax situas en Supra Valezo ĉe la norda bordo de la rivero Rodano, ĝi estas la plej suba komunumo de la Distrikto Goms. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,02 km², de kiuj 36,5% estas kovritaj de arbaro, 39,7% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lax limas en nordoriento kaj nordo al Fiesch, en sudo al Ernen, en sudokcideento al Grengiols, en okcidento al Martinsberg, kaj en nordokcidento al Betten.

Trafiko redakti

Tra Lax pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lax datiĝas el la jaro 1295 kiel Lacx. Dum mezepoko la loko apartenis al la episkopo de Siono. En la jaro 1565 kaj 1566 en Lax multaj homoj mortis de la peŝto. En la jaro 1799 defendantoj de la malnova feŭda ordo rezistis kontraŭ la francaj trupoj, kiuj subtenis la Helvetan Revolucion. Tiun eventon memorigas batalmemorejo en Lax. La valezanoj en mistifikita historipercepto kutime erare interpretas tiun batalon liberecbatalon kontraŭ la francaj invadistoj, ĉar en realo la francaj trupoj subtenis la demokratian movadon, kiu ĉesigis la feŭdan reĝimon, kiu ĝis tiam regis en la malnova Ĵurkomunumo kaj kiu ĉefe baziĝis sur sklaveco de senrajtaj kamparanoj, kiuj apartenis al grandbienposedantoj kaj kelkaj malmultaj nobelaj familioj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti