Laxou
komunumo en la departemento Meurthe-et-Moselle de Francio
Laxou estas administra komunumo de Francio en la regiono Grand Est, en la nordokcidento de la lando. La komunumo situas tuj okcidente de la urbo Nancy kaj konsideratas ties antaŭurbo.
Laxou | ||
komunumo | ||
urbodomo
| ||
|
||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Grand Est | |
Departemento | Meurthe-et-Moselle | |
Kantono | Laxou (ĉefloko) | |
Arondismento | Nancy | |
komunumaro | "Granda Nancio" | |
Situo | Laxou | |
- koordinatoj | 48° 41′ 11″ N 06° 09′ 10″ O / 48.68639 °N, 6.15278 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 350 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 220 m s. m. | |
Areo | 15,94 km² (1 594 ha) | |
Loĝantaro | 14 843 (2012) | |
Denseco | 931,18 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 54520 | |
INSEE | 54304 | |
Situo de Laxou kadre de Francio
| ||
Vikimedia Komunejo: Laxou | ||
Retpaĝo: www.laxou.fr | ||
En Nancy kaj Laxou la esperantisto Jean-Paul Colnot (naskiĝis en 1928, mortis en aŭgusto 2000) dum preskaŭ duona jarcento estis delegito kaj fakdelegito (pri junularo, poste pri turismo) de UEA. Colnot estis bona, efika instruisto de Esperanto, i. a. en la junuldomo en Nancio. Por EFE, la Esperanto-asocio en Alsaco-Loreno, li aktivis kiel sekretario (1959-1972) kaj prezidanto (1972-1980). Jam en 1963 en la urbo mortis Marie Marvingt, aventurema esperantistino, atletino, montgrimpistino, aviadistino, ĵurnalistino kaj verkistino.