Lazuro

heraldika blua koloro

Lazuro estas la heraldika bluo, unu koloro el la grupo de la farboj.

Unuaj grafoj de Blois: Lazuro, kun bendo de arĝento.
Lazuro.
Oni ĝin bildigas per horizontalaj haĉoj, kiam koloroj ne disponeblas.

Kvankam lazuro elvokas la ĉielan bluo, sur la blazonoj ĝi estas intensa koloro, same kiel la aliaj farboj (gorĝo, sablo, sinoplo), por bone kontrasti kun la helaj koloroj de la metaloj (oro kaj arĝento).

Ĝi estas tre uzata, ĉefe en la anglo-normanda zono.

Vidu ankaŭ redakti