Leó Liebermann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Liebermann Leó estis hungara kemiisto, profesoro. Lia nobela antaŭnomo ekde 1905 estis szentlőrinci.

Leó Liebermann
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1852 (1852-11-28)
en Debrecen
Morto 15-an de julio 1926 (1926-07-15) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Infano Leó Liebermann
Okupo
Okupo kemiistokuracisto
vdr

Leó Liebermann [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1852 en Debrecen. Li mortis la 15-an de julio 1926 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Leó Liebermann devenis el juda familio. Li akiris kuracistan diplomon en universitato de Vieno en 1874, poste li plulernis kaj instruis en universitato de Innsbruck. En la sekva jaro li akiris plian diplomon, poste li instruis jam kiel privata profesoro. En 1878 li instruis en Universitato de Budapeŝto, inter 1879 kaj 1902 en Veterinara Instituto de Budapeŝto (poste altlernejo) li instruis kemion. Ekde 1881 li ankaŭ gvidis instituton pri ekzamenado de vinoj. En 1895 li estis nomumita reĝa konsilisto, en 1910 koortega konsilisto. Inter 1902 kaj 1926 li estis publika ordinara profesoro en Universitato de Budapeŝto, dume li estis dekano 2 jarojn. Li estis pioniro de la hungara ekzamenado pri vinoj, sed li okupiĝis ankaŭ pri aliaj nutraĵoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Der Begriff des Lebens (1876)
  • Az életvegytan jelen álláspontja (1882)
  • Die chemische Praxis auf dem Gebiete der Gesundheitspflege und gerichtlichen Medizin (1899)
  • Chemia (1900) - studenta lernolibro kune kun [[István Bugarszky)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti