Leĝo Smoot-Hawley

La dogantarifa Leĝo Smoot-Hawley estis leĝo akceptita la 17-an de junio 1930 kaj kiu altigis la dogantarifan nivelon de 20.000 importitaj varoj al Usono. En Usono, 1.028 ekonomikistoj signis peticion kontraŭ la leĝpropono kaj post akcepto de tio, multaj aliaj landoj same altigis siajn tarifojn je la usonaj varoj kiel reago al la leĝo. La usona eksporto kaj kaj importo reduktiĝis pli ol duone.

Willis C. Hawley (maldekstre) kaj Reed Smoot en aprilo 1929, iom antaŭ akcepto de la dogantarifa leĝo Smoot-Hawley, fare de la Domo de reprezentantoj.

La domo de reprezentantoj akceptis la leĝproponon en majo de 1929, altigante la dogantarifon de agrikulturaj kaj industriaj varoj. La senato diskutis la leĝon ĝis marto de 1930 kaj la akceptita leĝo ekvalidis en junio de 1930.