Leĝo de Hubble

leĝo pri la pligrandiĝo de la universo

La leĝo de Hubble-Lemaître[1] (antaŭ nomita leĝo de Hubble) en astronomio, asertas ke, la galaksioj malproksimiĝas unu de la aliaj kun rapideco proksimume proporcia al ilia distanco: Ju pli galaksio estas malproksima, des pli ĝi ŝajnas forfuĝi rapide.

Tiu-ĉi leĝo validas nur por la observebla universo. Eblas eksterpoli la leĝon, sed nur hipotezante, ke la universo estas ĉie homogena kaj izotropa.

Al tiu ĝenerala movo de malproksimiĝo, aldoniĝas propra movo de galaksioj ene de galaksiamasoj. Ekzemple, Lakta Vojo kaj Andromeda galaksio nun proksimiĝas, ĉar ambaŭ anas en Loka Grupo, kaj elipse orbitas ĉirkaŭ ĝia centro de maso. Nur trans ia distanco, la ĝenerala ekspansio de Universo superas la lokajn movojn.

La leĝo redakti

Elkovis ĝin la usona astronomo Edwin Hubble en 1929, observinte la ruĝenŝoviĝon en galaksioj, kies distancojn li mezuris per la brilo de cefeidoj.

Fakte, lia observo pravigis la hipotezon de la belga astronomo Georges Lemaître, la unua, kiu teoriis pri universo naskita de praeksplodo.

La formulo de tiu leĝo estas simplega:

 .

kie   estas la rapideco de "fuĝo" de la galaksioj rilat al observanto, kaj   la distanco.

La konstanto   dirita konstanto de Hubble valoras, laŭ la lastaj observoj:   = 70,8 ± 4,0 (km/s) / megaparseko.

Tie estas, ke kosma objekto situanta je 1 megaparseko (aŭ : 3 261 564 lumjaroj) fuĝas el ni kun rapideco de 70,8 kilometroj en sekundo.

Referencoj redakti

  1. IAU members vote to recommend renaming the Hubble law as the Hubble–Lemaître law (IAU rekomendas la terminon "Leĝo de Hubble-Lemaître). Internacia Astronomia Unio (29-a de oktobro 2018). Alirita 2018-10-29.

Eksteraj ligiloj redakti