Leĝo de Omo

La leĝo de Omo (nomita por ĝia elkovrinto Georg Ohm) konstatas, ke la proporcio de la elektra tensio (diferenco de la potencialoj) inter la ekstremaĵoj de konduktilo (aŭ rezistilo) rilate al la elektra kurento trafluanta ĝin estas konstanta, se la temperaturo ne ŝanĝiĝas.

La rezistilo R,
kurento I kaj
tensio U

Georg Ohm formulis du leĝojn kiuj estas nomataj leĝoj de Omo.

Unua leĝo de Omo redakti

La unua leĝo de Omo esprimas la proporcion inter la elektra tensio kaj la elektra kurento. Ĝi estas priskribita per la matematika formulo:

 

kie   estas la tensio (esprimita en volto) inter la ekstremaĵoj de la konduktilo, kaj   estas la elektra kurento trafluanta ĝin.

Dua leĝo de Omo redakti

La dua leĝo de Omo permesas kalkuli la elektran rezistancon de konduktilo, se vi scias la karakterizojn fizikan kaj ĝeometran. Ĝi estas priskribita per la matematika formulo:

 

kie   estas la longo de la konduktilo (esprimita laŭ metroj),   ĝia sekcio (esprimita de la kvadratoj de metroj ), kaj   estas parametro, kiu dependas je la konduktilo kaj la temperaturo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti