Leĝo pri eksterlandaj pretendoj (Usono)

La usona Leĝo pri eksterlandaj pretendoj (angle Alien Tort Claims Act, ATCA, 28 U.S.C. Sec. 1350) estis proklamita en 1789 kaj deklaras, ke

"La distriktaj kortumoj havas originan jurisdikcion pri ĉia ajn civila ago de eksterlando nur pri faroj lezantaj la internacian juron aŭ traktatoj de Usono."

Dum 190 jaroj tiu leĝo estis malmulte aplikata (onidire nur dufoje). En 1980 paragvajanoj surbaze de ĝi procesis kontraŭ paragvaja policano, pro forkonduko kaj torturo de sia parenco. Post tio la leĝo estis aplikita en ĉ. 100 procesoj, ĉar montriĝis, ke ĝi donas duan ŝanxon al pretendantoj, kiuj en la propra lando jam perdis proceson aŭ tie ne havas ŝancon je proceso. Okazas, ke usonaj advokatoj instigas al apliko de la leĝo, esperante profiti el proceso.

Tiel okazis procesoj

Estas tendenco al moligo de la kondiĉoj por apliki la leĝon, tiel ke la nombro de procesoj kreskas. La leĝo tial iĝas internacie problema, ĉar ĝi minacas la juran certecon de aliaj landoj, kies civilaj tribunaloj ne povas findecidi kazojn, ĉar teorie la malsukcesa partio povas ĉiam "apelacii" al usona tribunalo. Se pluraj landoj de la mondo havus similan leĝon, verŝajne rezultus senespera jura kaoso.

Subtenantoj de la leĝo asertas, ke ĝi servas al justeco.

En 1991 Usono proklamis plian leĝon (Torture Victim Prevention Act, TVPA), kiu permesis ankaŭ al usonanoj procesi pro agoj en eksterlando, sed nur koncerne torturon kaj mortigon.

Eksteraj ligiloj redakti