Leĝoj de Kirchhoff pri cirkvitoj

La leĝoj de Kirchhoff aŭ pli ekzakte leĝoj de Kirchhoff pri cirkvitoj estas fizikaj leĝoj de elektrotekniko. Ili estis formulataj en la jaro 1845 de la germana fizikisto Gustav Kirchhoff.
La du leĝoj esprimas la konservadon de la elektra ŝargo kaj de la energio en elektraj cirkvitoj.

La sumo de kurentoj en nodo estas nulo. i1 + i4 = i2 + i3
La sumo de tensioj en fermita maŝo estas nulo. v1 + v2 + v3 = v4