Leština (distrikto Ústí nad Orlicí)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Leština

Municipo Leština situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 11 km sude de urbo Vysoké Mýto, 8 km sudoriente de urbo Luže. Vivas ĉi tie 335 loĝantoj (2023).

Leština
municipo
Sonorilejo en vilaĝplaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Leština
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Leština
 - alteco 418 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 04″ N 16° 07′ 01″ O / 49.86778 °N, 16.11694 °O / 49.86778; 16.11694 (mapo)
Areo 1,07 km² (107 ha)
Loĝantaro 335 (2023)
Denseco 313,08 loĝ./km²
Fondo 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 571695
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Leština (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.obeclestina.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Nomo de sidejo "Leština" aperas en Ĉeĥio kelkfoje kaj origine signifas grupon de sovaĝaj avelujoj. Laŭ neatestitaj informoj oni taksas fondon de la vilaĝo iam ĉirkaŭ la jaro 1392. Kiam ekzistis la sinjorejo Nové Hrady, Leština apartenis al ĝi. En Landaj dosieroj la 28-an de aprilo 1559 estas registrite, ke en Leština estis vilaĝestrejo, sub kiu apartenis Leština, Doubravice, Dvořiště, Podhořany, Libecina, Javorník kaj Rybníček.

Ĝis la jaro 1604 posedis Nové Hrady sinsekve kelkaj ĉeĥaj superularoj ekleziaj kaj sekularaj, sed en nomita jaro heredis la sinjorejon aŭstro Pavel Sixt el Trautsohn sur Falkenštejn, vicreganto de Malsupra Aŭstrio. En havaĵo de tiu familiaro ĝi estis ĝis la jaro 1750, kiam ĝin aĉetis grafino Horbuval. Grafo Antonín Ludvík Horbuval konstruigis en Nové Hrady en la jaroj 1774 - 1777 brilan kastelon.

Post nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848 Leština apartenis en distrikton Vysoké Mýto kaj de la jaro 1960 en distrikton Chrudim. De la 1-a de januaro 2007 la komunumo estis transigita el distrikto Chrudim al distrikto Ústí nad Orlicí.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869974
18801 016
18901 008
1900950
1910950
1921914
JaroLoĝantoj
1930896
1950659
1961635
1970504
1980408
1991358
JaroLoĝantoj
2001322
2014300
2016291
2017291
2018321
2019309
JaroLoĝantoj
2020312
2021335
2022330
2023335

Partoj de municipo redakti

  • Leština
  • Doubravice
  • Dvořiště
  • Podhořany u Nových Hradů

Memorindaĵoj redakti

Sur supra flanko de la vilaĝplaco troviĝaj sonorilejo, antaŭ nelonge rekonstruita.

Turismo redakti

Leština situas proksime de protektata natura rezervejo Maštale, proksime de Kastelo Nové Hrady (distrikto Ústí nad Orlicí) kaj de bela valo de rivereto Novohradka.

Pliaj partoj de municipo redakti

Dvořiště redakti

La plej malnova mencio pri vilaĝo Dvořiště estas el la jaro 1559. En la jaro 1848 ĝi fariĝis parto de la komunumo Doubravice.

Doubravice redakti

La unua skriba mencio pri Doubravice estas el la jaro 1559, kiam ĝi apartenis al sinjorejo Nové Hrady. En la jaro 1848 ĝi fariĝis memstara komunumo. En centro de la vilaĝo troviĝas kapeleto al Sankta Triunuo

Podhořany redakti

La unua skriba mencio pri Podhořany estas el la jaro 1563, kiam ĝi ankaŭ apartenis al sinjorejo Nové Hrady. Post la jaro 1848 Podhořany estis administrative ligitaj al Mokrá Lhota kaj de la jaro 1918 ĝi estis memstara komunumo. Kapeleto en Podhořany estis konstruita en la jaro 1907.

Eksteraj ligiloj redakti