Leŭgo

mezurunuo de longo

Leŭgo estas malnova unuo por mezuri distancon, uzata neoficiale en pluraj ŝtatoj de suda kaj meza Ameriko. La longeco de leŭgo egalas al la distanco kiun personoĉevalo povas iri en unu horo; ĝi povas varii inter 4,2 kaj 6,7 kilometroj. Ekzemple en Argentino unu leŭgo estas 5 kilometroj. En kamparaj partoj de Meksiko oni aplikas tiun ĉi unuon ankoraŭ en tradicia maniero; leŭgo sur pado en montara tereno do povas esti pli mallonga ol sur bona vojo en ebeno.

En antikva Romio unu leŭgo estis tri mejloj.

La hispana leŭgo (legua) egalis al 2,6 mejloj aŭ 4,19 kilometroj. Reĝo Filipo la 2-a aboliciis ĝin en la jaro 1568.

La franca leŭgo (lieue) ekzistas en multaj variaĵoj, tamen ĉiuj proksimumas 4 km.

Vidu ankaŭ redakti