Leŭkipo (filozofo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Leŭkipo

Leŭkipo, greke Λεύκιππος, (vivis en la 5-a jarcento antaŭ nia epoko) estis helena filozofo. Li estis la unua proponanto de atomismo.

Leŭkipo
Λεύκιππος
Persona informo
Λεύκιππος
Naskonomo greke Λεύκιππος
Naskiĝo 480 a. K.[1]
en Mileto
Morto 420 a. K.
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Mileto vd
Profesio
Okupo filozofofizikisto vd
Laborkampo filozofiokosmologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis verŝajne en Mileto, eble en AbderoElajo.

El liaj laboraĵoj nenio konserviĝis; ili estas konataj nur el citaĵoj de lia disĉiplo Demokrito. Tial ne eblas distingi, kiu el la du kreis kiujn ideojn kaj tezojn.

Leŭkipo kaj lia disĉiplo Demokrito disvolvis en Abdero materialisman filozofion laŭ kiu la homa psiko estas ankaŭ kunmetita de atomoj. Sed Demokrito, kiu daŭre disvolvis la teorion de atomoj, ombris sian majstron tiel, ke laŭ Diogeno Laertio, Epikuro opiniis, ke la ekzisto de Leŭkipo estas dubinda. Iuj supozas, ke li ne ekzistis kaj ke lia nomo estis pseŭdonimo de Demokrito, sed Aristotelo kaj Teofrasto citas lin kiel fondinton de atomismo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti