La Leŭkostiktojmontofringoj estas birdoj de la genro Leucosticte el la familio de Fringedoj. Tiu genro inkludas ankaŭ la rozfringojn, tiele nome pro la rozkoloreca plumaro. Ili ŝajnas proksime rilataj al la piroloj (Marten & Johnson, 1986) kaj al Pinikolo (Arnaiz-Villena et al., 2001), kaj diverĝis el ili antaŭ nur dekduo da milionoj da jaroj, fine de la Meza Mioceno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Leŭkostiktoj
Grizkapa leŭkostikto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Leucosticte
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj birdoj estas indiĝenaj de Azio kaj Nordameriko kaj troviĝas tipe en sterilaj montaraj regionoj. Multaj specioj manĝas pli da insekta materialo ol aliaj fringedoj.

La kompleta listo de specioj estas la jena:

Ili estas grizaj, brunaj aŭ grizbrunaj birdoj kun rozkolorecaj areoj en subaj partoj aŭ flugiloj.

Referencoj redakti

  • Arnaiz-Villena, A.; Guillén, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Lowy, E.; Zamora, J.; Varela, P.; Stefani, D. & Allende, L. M. (2001): Phylogeography of crossbills, bullfinches, grosbeaks, and rosefinches. Cellular and Molecular Life Sciences 58: 1159–1166. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine