Le Bémont

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Bémont JU (stacidomo).

Le Bémont estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 326 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Le Bémont
Blazono de Le Bémont
Ĉevalaro en Le Bémont
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 15′ 55″ N 7° 0′ 50″ O / 47.26528 °N, 7.01389 °O / 47.26528; 7.01389 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 55″ N 7° 0′ 50″ O / 47.26528 °N, 7.01389 °O / 47.26528; 7.01389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 326
Areo 11,64 km²
Alteco 982 m super marnivelo
Poŝtkodo 2877
Komunumkodo 6741
Mapo de Le Bémont
vdr

Geografio redakti

Le Bémont situas oriente de la distriktĉefloko Saignelégier. La vilaĝa kerno troviĝas sur sudodeklivo norde de la altebenaĵo de la Liberaj Montoj. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj La Bosse, Les Communances, Les Cufattes, Sous-le-Bémont kaj Les Rouges-Terres.

Najbaraj komunumoj redakti

Le Bémont limas en nordo al Les Enfers, en oriento al Montfaucon, en sudo al Tramelan (BE), kaj en okcidento al la distriktĉefloko Saignelégier.

Trafiko redakti

La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Saignelégier al Glovelier. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Le Bémont datiĝas el la jaro 1330 kiel Le Belmont.[1]

Dum mezepoko Le Bémont apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Le Bémont apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Le Bémont al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Le Bémont apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti