Le Cap (Sankta-Piero kaj Mikelono)

Le Cap estas duoninsulo kiu, kun tiuj de Granda Mikelono kaj Langlade, formas la insulon Mikelono, en la insularo Sankta-Piero kaj Mikelono.

Le Cap
Le Cap  Sankta-Piero kaj Mikelono
Le Cap
 Sankta-Piero kaj Mikelono
preskaŭinsulo
Akvejo Atlantiko

Geografia situo

47° 7′ 8″ N, 56° 23′ 6″ U (mapo)47.118972-56.385098Koordinatoj: 47° 7′ 8″ N, 56° 23′ 6″ U (mapo)
Le Cap (Sankta-Piero kaj Mikelono)
Le Cap (Sankta-Piero kaj Mikelono)
DEC
Le Cap
Le Cap

Map

vdr

Geografio redakti

La duoninsulo Le Cap, 6 km longa kaj ĉirkaŭ 1,5 km larĝa, formas la nordorientan parton de la insulo Mikelono. Ĝia kurba formo fermas la golfeton de Mikelono.

Ĝi situas norde de Granda Mikelono, al kiu ĝi estas ligita nur per istmo nomata "duno de Mikelono", la laguno Grand Étang de Miquelon apartigante la du duoninsulojn. Nordoriente de Le Cap, la duoninsulo finiĝas per kabo Cap du Nid à l'Aigle, ankaŭ ofte nomata "Kabo Mikelono".

El administra vidpunkto, duoninsulo Le Cap estas parto de la komunumo Miquelon-Langlade. Ĝi gastigas ĝian ĉefurbon kaj solan loĝlokon, la vilaĝon Miquelon kiu situas sur la sudorienta marbordo de la duoninsulo, ĉe la fundo de la golfeto Mikelono.

La lumturo de Cap-Blanc, konstruita en 1883 kaj listigita kiel Historia Monumento en 2012, situas sur la okcidenta marbordo de la duoninsulo.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Le Cap (Saint-Pierre-et-Miquelon) en la franca Vikipedio.